Venkinte la faŝistojn kaj komunistojn, ĉu la Okcidento povas venki islamistojn?
Unuarigarde la milita supereco de la Okcidento ŝajne garantias la venkon. Eĉ se Tegerano akiros nukleajn armilojn, islamistoj havas nenion similan al armilaro de la Akso dum la Dua mondmilito, aŭ kiel eks-Soveta Unio dum la "malvarma milito". Kion islamistoj havas kompare al Wehrmacht, aŭ al la Ruĝa Armeo? Aŭ al SS aŭ Spetznaz? Gestapo aŭ KGB? Aŭ ĉi-kaze al Auschwitz aŭ gulag?(1)
Tamen sufiĉe multaj analistoj inklude min rekonas, ke la problemo ne estas tiom simpla. Islamistoj (difinitaj kiel tiuj, kiuj postulas, ke ĉiuj vivu laŭ la sanktaj leĝoj de Islamo, laŭ Ŝario) povas sukcesi pli ol la antaŭaj totalistoj. Islamistoj eble eĉ povas venki, kaj jen kial. Kion ajn potenca estas okcidenta "aparataro", la "programaro" havas kelkajn potenciale fatalajn "cimojn".
Pacifismo. Inter la klerularo ekdominis konvinko kvankam "neniu milita solvo eblas" por iu ajn problemo. Oni aplikas ĉi-mantron reference al ĉiu problemo de la Mez-Oriento (Lebano, Irako, Irano, Afganistano, Kurdoj, kaj Islam-Israela(2) konflikto). Tamen tiu ĉi "pragmatika pacifismo" preterrigardas faktojn, ke militaj solvoj abundis en la moderna historio. Kio alia se ne militaj solvoj estis malvenkoj de la Akso, de Usono en Vjetnamio, de Sovetia Unio aŭ Afganistano?(3)
Mem-malamo. Signifa parto de iuj Okcidentaj landoj - precipe en Usono, Britujo, Israelo - kredas kvazaŭ iliaj propraj registaroj estas fontoj de malbono, tiel ke la terorismo estas kvazaŭ puno por la antaŭaj pekoj. Tiu ĉi sinteno: "ni ekvidis la malamikon, kaj ĝi estas ni mem", anstataŭas adekvatan reagon per io kiel pacigado, inklude pretecon rezigni de ĉiuj siaj propraj tradicioj kaj atingoj. Maldekstruloj kiel Robert Fisk aŭ William Blum celebras personecon de Bin Laden. Mem-malamantaj okcidentuloj estas neproporcie gravaj ĉar ĝuste ili formas opiniojn en universitatoj, amasmedio, religiaj institucioj, kaj arto. Ili rolas kvazaŭ islamaj help-"militistoj de Alaho"(4).
Senzorgemo. Malekzisto de impresaj militiloj flanke de islamistaro inspiras ignoremon en multaj Okcidentanoj, precipe en maldekstruloj. Tio estas simpla rekoni la tradician militon kiel virojn en uniformoj, militŝipoj, tankoj, aviadiloj, kaj sangoverŝaj bataloj por lando kaj ĝiaj elfosaĵoj. Tamen tiel nomata malsimetria milito kontraŭ radikala islamo ŝajnas iluzia. Porkartonaj tranĉiloj (de la 9/11) kaj eksplodzonoj malfaciligas por ni percepti tian malamikon kiel danĝeran kontraŭulon. Kun personoj kiel John Kerry, tro multaj emas ignori terorismon kvazaŭ bagatelan ĉagrenon.
Tamen islamistoj posedas terurajn kapablojn ekster la limoj de malgrandskala terorismo:
- Potenciala atingo al amasdetruaj armiloj, kapablaj ruinigi la Okcidentan vivon;
- Religia motivado, kiu resonancas pli profunde kaj provizas subtenon pli potencan ol artefaritaj ideologioj de faŝismo kaj komunismo;
- Imprese konceptita, financata kaj organizata socia maŝinaro, kiu tre sukcese elmontras kredeblecon, bonvolon, kaj voĉdonan sukceson;
- Ideologio kapabla allogi islamanojn de ĉiu ebla dimensio kaj formo, ekde Lumpenproleta ĝis la altklasuloj, ekde analfabetuloj ĝis sciencaj doktoroj, ekde bone adaptitaj ĝis psikmalsanaj, ekde Jemenanoj ĝis Kanadanoj. Ĉi-movado preskaŭ defias iun ajn provon difini ĝin sociologie.
- Ne-perforta aliro, kion mi nomis "Laŭleĝa islamo", kiu celas islamigi la Okcidenton far de klerigaj, politikaj kaj religiaj rimedoj sen uzi ion kontraŭleĝan aŭ terorismon. "Laŭleĝa islamismo" monstriĝas sukcesa kaj en islam-maĵoritataj landoj kiel Alĝerio, kaj en islam-minoritatoj kiel Britujo.
- Grandega kvanto de fidelaj adeptoj. Se islamistoj konsistigas nur 10-15% de la monda islamaro, la nombro atingas 125-200 milionojn, multe pli ol sume faŝistoj kaj komunistoj iam ekzistantaj.
Se islamistoj iĝos prudentaj, evitos amasan detruon, kaj anstataŭ ĝi ili sekvos laŭleĝan, politikan, neperfortan vojon, kaj se ilia movado restos same viveca, estas malfacile imagi kio povos haltigi ilin.(5)
Piednotoj de Alexander Gofen
(1)SS - elitaj trupoj de Nazioj precipe por ekstermo-taskoj; Spetznaz - elitaj trupoj de nuntempa Rusio; Gestapo - sekreta polico de Nazioj, KGB - tiu de eks USSR; Auschwitz - unu el plej fifamaj kaj plej grandaj eksterminejoj dum Nazioj; gulag - sistemo de centoj pun-laborejoj dum Lenin-Stalin-epoko en eks USSR, kie pereis 60,000,000 homoj.
(2) La aŭtoro uzas esprimon "Arab-Israela" konflikto ne pro nescio (li estas eminenta fakulo en la kampo), sed ĉar en la angla ĉi-kunmetaĵo enradikiĝis. La konflikto estas inter Islam-Palestino kontraŭ Israelo (mallarĝe), kaj Islamlandoj de Mez-Oriento kontraŭ Israelo (pli larĝe). Tiuj inkludas ne-Araban Iranon. Male: Araboj-Kristanoj ne kontraŭstaras Israelon.
(3) La aŭtoro eble intence miksas milit-solvitajn problemojn: solvitajn kaj sukcese kaj malsukcese. En la Dua mondmilito la Akso estis venkita dank' al grandega peno kaj uzado de tuta potenco de la Aliancanoj. Male, dum Vjetnamia milito la doktrino de Usono estis uzi nur limigitan kaj nur konvencian potencon helpante Sud-Vjetnamion kontraŭstari ekspansion de komunismo. Se ne tiu falsa doktrino, kaj se sufiĉus la volo kaj motivado, Usono povus neniigi ambaŭ la Nordon kaj la Sudon nur per aviad-bombado. Sed la volo mankis interalie sekve de perfida maldesktrisma ŝimo de la 60aj kies plej abomena figuro estis aktorino-perfidulino Jane Fonda. Eĉ tiel, Usono nek fakte, nek protokole estis venkita: Usono foriris akorde al la Pariza kontrakto, laŭ kiu la Nordo devus ĉesigi militon kontraŭ la Sudo. Sed apenaŭ Usono foriris, la komunistoj tuj rompis la kontrakton, englutis la Sudon, tiel ke proksimume 750,000 Sudvjetnamianoj mortis aŭ estis murditaj. La Usona registaro perfidis ilin (premita de siaj internaj maldekstraj malamikoj). Usona registaro perfidis eĉ la proprajn militkaptitojn, kiujn komunistoj tenis kaj torturis ĝis 8 jarojn post tiu packontrakto. La Usona registaro facile povus kaj devus ruinigi aerbombe po unu Nord-Vjetnama urbaĉo por ĉiu tenata Usona soldato, sed Usono "fermis la okulojn" je ĉiuj rompoj de la packontrakto.
Iom simile, ankaŭ Sovetio ne estis venkita en Afganistano. Evidente Sovetio havis sufiĉe da potenco por plene neniigi tiun landon, sed fin-fine propravole foriris de tie, prikalkulante diversajn faktorojn.
La moralo de ĉi tiuj ekzemploj estas, ke militoj certe solvadis problemojn en pasinteco, kondiĉe se la militanto ne estas paralizita per interna sabotado kaj "serĉado de animo".
(4) La neimagebla alianco de ateista maldekstrularo kaj radikala islamaro estas bonege priskribita en la libro de David Horowitz "Unholy Alliance" (Malsankta alianco).
(5) Tiurilate vidu la artikolon Rano en kaldrono